Ieva Švarcaitė
Ieva Švarcaitė | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-a de aprilo 1939 en vilaĝo de Norkiai, distrikto Kelmė (Litovio) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1959–) |
Esperanto | |
Akademiano | en la Vilna Universitato en 1962 |
Esperantistiĝis en | 1959 |
Ieva Švarcaitė (naskiĝis la 18-an de aprilo 1939 en Norkiai, distrikto Kelmė) estas litova geografino kaj esperantistino. Diplomiĝis pri geografio en la Vilna Universitato en 1962. Ekde 1966 laboris en geologia departamento pri serĉado de utilaj minaĵoj. Samtempe partoprenis la sciencajn ekspediciojn en Krimeo, Karpatoj, Kaŭkazo, Uralo, Pamiro, Tjanŝano, Altajo kaj la regiono apud la Balta maro. En 1973 doktoriĝis en la Vilna Universitato kiel geografo. En 1976 fariĝis membro de Internacia Komisiono pri Geografia Terminologio ĉe la Internacia Geografia Unuiĝo. Ekde 1979 laboras en la Vilna universitato. En pli ol 60 sciencaj publigaĝoj ŝi ĉefe okupiĝis pri la erozio de la tero kaj antropogenigo de montetmorenaj landŝaftoj. Ekde 1989 membro de Litova Scienca Unuiĝo. Ŝi membras ankaŭ en pluraj sciencaj asocioj kaj societoj. Esperantistiĝis en 1959. En 1992 (Moskvo) fariĝis ISK-ano de AIS.