Ignác Pozsonyi
Ignác Pozsonyi | |
---|---|
Ignác Pozsonyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1923 en Tokod |
Morto | 23-an de marto 1980 (56-jaraĝa) en Dorog |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • kegloludisto • teknika desegnisto |
Ignác Pozsonyi [poĵonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pozsonyi Ignác estis hungara futbalisto (avanulo, mezulo), kegloludisto, teknika desegnisto.
Ignác Pozsonyi[1] naskiĝis la 16-an de majo 1923 en Tokod, li mortis la 23-an de marto 1980 en Dorog.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ignác Pozsonyi akiris licencojn pri tornisto kaj teknika desegnisto, poste li laboris en fabriko, sed inter 1945-1948 li estis militkaptito. Li estis ankaŭ loka politikisto en municipo de Dorog. Lia edzino naskis filinon.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
Ignác Pozsonyi inter 1958-1977 estis futbalisto komence en sia naskiĝurbo, poste en Újpest, fine en Dorog inter 1949-1959. En tiu lasta teamo li ludis en 233 matĉoj kun 68 goloj. Depost sia aktiva futbala kariero li estis kegloludisto preskaŭ jardekon.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- strato en Szeged
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM226089 hungarlingva datenaro de muzeo