Ili (novelaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ili
Ili
Ili
Aŭtoro Léon Bergiers
Eldonjaro 1930
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 86
vdr

Ili estas la titolo de novelaro de Léon Bergiers, kiun eldonis SAT en 1930. Ĝi estas rete eldonita en 2004.

Tiu 86-paĝa libro kunigas rakontojn pri sociaj temoj, kiuj foje antaŭe aperis en Sennacieca Revuo sub iom malsama formo. La libro ricevis antaŭparolon de Dimitrij Sneĵko, kaj estas originale ilustrita de Lucien Gilles.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri ĝi Nikolao Nekrasov skribis en 1931 en La Nova Etapo, ke Ili estas unu el la kvin ĝis tiam eldonitaj verkoj, kiuj meritas esti konsiderataj kiel eroj de revolucia esperanta literaturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]