Ili (novelaro)
Aspekto
Ili | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Léon Bergiers | |
Eldonjaro | 1930 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 86 | |
Ili estas la titolo de novelaro de Léon Bergiers, kiun eldonis SAT en 1930. Ĝi estas rete eldonita en 2004.
Tiu 86-paĝa libro kunigas rakontojn pri sociaj temoj, kiuj foje antaŭe aperis en Sennacieca Revuo sub iom malsama formo. La libro ricevis antaŭparolon de Dimitrij Sneĵko, kaj estas originale ilustrita de Lucien Gilles.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri ĝi Nikolao Nekrasov skribis en 1931 en La Nova Etapo, ke Ili estas unu el la kvin ĝis tiam eldonitaj verkoj, kiuj meritas esti konsiderataj kiel eroj de revolucia esperanta literaturo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "ili".