Ilja Meĉnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Iljiĉ Meĉnikov

Ilja Iljiĉ Meĉnikow (ruse Илья Ильич Мечников, france Elie Metchnikoff naskiĝis la 15-an de majo 1845 en Ivanivka ĉe Ĥarkiv, (Ukrainio, Rusa Imperio) mortis la 15-an de julio 1916 en Parizo, Francio) estis rusa, franca zoologo, anatomo kaj bakteriologo. Li malkovris la imundefendan mekanismon kontraŭ bakterioj per la blankaj korpetoj (fagocitozo) same la kuracadon kaj superadon de ĥolero. En 1908, li ricevis Nobel-premion pri medicino, kun Paul Ehrlich.

Vivo

Meĉnikow estis filo de emerita oficiro kaj verkista patrino. Lia kariero kiel natursciencisto komenciĝis per fatalo: li veturis al zoologio-studio en Würzburg unu monaton pli frue kaj li reveturis malkuraĝiĝante, antaŭ ol la semestro estus komenciĝanta. Anstataŭ tio, li ekstudis en 1862 en la Universitato de Ĥarkiv, kiun li finis du jarojn poste kiel zoologo. Poste li provis duafoje en Germanio: li studis en universitatoj de Gießen, Göttingen kaj Munkeno pri seksa kaj neseksa reproduktiĝo de ranoaskarido Ascaris nigrovenosa.

Stipendio de la patrujo ebligis por li laboron en la marbiologia instituto de Napolo, kie li esploris kun rusa kolego je spongoj.

Li ekinstruis en 1867 en Universitato de Odeso, baldaŭ iĝis en Sankt-Peterburgo profesoro pri zoologio, sed baldaŭ li reveturis al Napolo. Dum lia reveno al Sankt-Peterburgo, li malsaniĝis. Lin prizorgis dum la malsano Ljudmila Fjodoroviĉ, filino de amiko, ili ekamis unu la alian. La geedziĝo okazis en 1869, sed tion ombris grava tuberkulozo de Ljudmila.

Li esploris en la itala La Spezia embriologion de la marsteloj. Poste li laboris kelkajn monatojn en Odeso. La espero je efika kuracado veturigis lin kaj lian edzinon al Madejro, sed vane. Ljudmila mortis la 20-an de aprilo 1873 kaj Meĉnikov falis en depresian krizon. Li provis mortigi sin per morfino, sed la dozo estis malgranda.

Post la korpa kaj spirita resaniĝo, li dediĉis sin denove al natursciencaj esploroj. Li laboris en 1875 denove en la Universitato de Odeso, kie li geedziĝis kun la juna Olga Belokopitova. La diskuto kun la kolegoj, la politika situo de la lando, la persona fatalo kaj la malsano kondukis lin al dua provo de memmortigo. Meĉnikov injektis sangon de homo malsaniĝinta je refala febro. Li travivis tion kaj esploris plu, ekde 1882 en Messina (Sicilio). Tie komencis li esplorojn pri fagocitoj.

Li renkontis en 1887 en Parizo Louis Pasteur, kiu proponis laborlokon en sia novestablita esplora instituto. Unu jaron poste, li translokiĝis en la francan ĉefurbon kaj en 1904 iĝis vicdirektoro de la instituto.

Li ricevis Nobel-premion en 1908 pro malkovro de la fagocitozo. Krom tio, li akiris konatecon per esploroj en kadro de probiotiko: laŭ liaj imagoj, laktoacido-produktaj bakterioj, kiuj aperas en acida lakto kaj jogurto, sed precipe en kefiro estas la bazo pro la longa vivo. Li esploris ankaŭ infektajn malsanojn, precipe sifilison.

Oni fondis en 1919 en Moskvo Meĉnikov-Instituton pri infektaj malsanoj. La universitato de Odeso estis nomata je li en 1945 (Ŝtata Universitato de Odeso I.I. Meĉnikov).

Verkoj

  • The Comparative Pathology of Inflammation. 1892 (ruse Лекции о сравнительной патологии воспаления, esperante La lecionoj pri kompara patologio de inflamo)
  • L'Immunité dans les maladies infectieuses. 1901
  • Études sur la nature humaine. 1903 (ruse Этюды о природе человека, esperante La etudoj pri homa naturo)
  • Immunity in Infectious Diseases. 1905 (ruse Невосприимчивость в инфекционных болезнях, esperante La imuneco kontraŭ infektaj malsanoj)
  • The Nature of Man. 1938

Literaturo

  • Olga Meschnikow: Vie d'Élie Metschnikow 1845–1916. Paris 1920.
  • Paul DeKruif: Microbe Hunters. Blue Ribbon, New York 1926.
  • Edward E. Slosson: Major Prophets of Today. Books for Libraries, Freeport, N. Y. 1968.
  • Robert S. Desowitz: The Thorn in the Starfish. The Immune System and How it Works. W.W. Norton & Co, New York 1987.