Ilmenj
Ilmenj | ||
---|---|---|
lago | ||
Ĉefaj fontoj | Riveroj Msta, Lovatj, Ŝelon | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Volĥov | |
Landoj de la baseno | Rusio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 58° 20′ N 31° 20′ O / 58.333 °N, 31.333 °O (mapo)Koordinatoj: 58° 20′ N 31° 20′ O / 58.333 °N, 31.333 °O (mapo) | |
Koordinatoj | 58° 16′ 0″ N, 31° 17′ 0″ O (mapo)58.26666666666731.283333333333Koordinatoj: 58° 16′ 0″ N, 31° 17′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 18 m | |
Surfaca areo | 982 km² | |
Maksimuma longo | 40 km | |
Maksimuma larĝo | 32 km | |
Akva volumeno | 908 km³ | |
Maksimuma profundo | 10 m | |
Ilmenj aŭ Ilmen (ruse Ильмень) estas historie grava lago en la Novgoroda provinco de Rusio, antaŭe vitala parto de la Komerca vojo de la Varengo al la Grekoj. Urbo Velikij Novgorod kuŝas je ses kilometroj pli sube laŭ rivero Volĥov, la laga elfluo.
Ĝia surfaca areo estas 982 km² (povas varii de 733 al 2090 km² dependanta de la akva nivelo). La lago estas nutrita per 52 enenfluantaj riveroj, la kvar ĉefaj inter ili estas Msta, Pola, Lovatj, Shelon kaj la sola elfluejo, estas rivero Volĥov, kiu fluas en lagon Ladoga, kaj poste tra rivero Neva en la Finnan golfon.
La akva nivelo estas reguligita per la akvoelektra akvobaraĵo sur Volĥov lokigita malantaŭen laŭ la fluo de Volĥov. Akva temperaturo en julio estas 19-20 °C. Bana sezono estas proksimume 90 tagoj. Ŝipaj linioj estas Novgorod - Staraja Russa kaj Novgorod - Shimsk.