Ilona Ács
Ilona Ács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zimmermann Ilona |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1920 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de novembro 1976 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
Ilona Ács [Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Ilona estis hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto. Ŝia origina familia nomo estis Zimmermann [cimerman].
Ilona Zimmermann[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1920 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de novembro 1976 (laŭ alia informo la mortotago estas la 2-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Ács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938. En la sensporta vivo ŝi estis oficisto. Ŝi edziniĝis, baldaŭ divorcis. Ŝi ricevis postmortan premion en 1982.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Ilona Ács inter 1934-1940 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono individue 12-foje, teame dufoje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1935-1938 sesfoje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 teame sen medalo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41872;jsessionid=7F35158770892F121B2D61F61B67D1DC hungarlingva datenaro de muzeo