Ilona Borská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Borská
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1928 (1928-11-09)
en Prago
Morto 27-an de decembro 2007 (2007-12-27) (79-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Familio
Edz(in)o Ivo Štuka vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto vd
Laborkampo literary activity • sociologio • opinia ĵurnalismo • radiokomunikado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilona BORSKÁ (fraŭlinnome Bondyová, edziĝininte Štuková) (naskiĝis la 9-an de novembro 1928 en Praha, mortis la 27-an de decembro 2007 en Praha) estis ĉeĥa verkistino kaj ĵurnalistino.

Ŝi verkis precipe librojn por junuloj kaj biografiajn rakontojn.

Plej famigis ŝin la libro „Doktorka z domu Trubačů“ („Kuracistino el la domo de Fanfaristoj“) - biografia romano pri Vlasta Kálalová-Di Lotti. La verko estis tradukita en multajn lingvojn inkluzive la araban kaj en 2009 en la ĉeĥa nacia enketo „La libro de mia koro“ enviciĝis inter la 100 plej popularaj libroj.