Ilona Nagykovácsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Nagykovácsi
Ilona Nagykovácsi en 1939
Ilona Nagykovácsi en 1939
Persona informo
Naskonomo Kovács Ilona Mária
Naskiĝo la  27-an de januaro 1910(nun 1910-01-27)
en Hungario Jászárokszállás (Hungario)
Morto la 10-an de junio 1995
en Kanado Toronto (Kanado)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Tibor Polgár
Okupo
Okupo aktoro • diseuse
vdr

Ilona Nagykovácsi [nadjkovAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagykovácsi Ilona estis hungara aktoro, kantisto. Ŝia origina, plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Kovács Ilona Mária, ŝia geedziĝa nomo (hungarsisteme) estis Polgár Tiborné.

Ilona Kovács [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1910 en Jászárokszállás, ŝi mortis la 10-an de junio 1995 en Toronto (Kanado).

Ilona Nagykovácsi (dekstre)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Nagykovácsi komencis sian karieron kiel cirkisto-revuisto, sed ŝi lernadis ankaŭ kantadon, fine ŝi frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi. En 1933 ŝi ricevis rolojn en Teatro Magyar kaj pluraj teatroj, kabaredoj, revuoj, kie ŝi ĉefe kantadis. Ŝi famiĝis pro kantadoj de signifaj poemoj, ili estis aŭdeblaj ankaŭ en Hungara Radio. En la fruaj 1940-aj jaroj ŝi apartenis precipe al Teatro Madách, ŝi faris koncertojn ekzemple en la Muzikakademio kaj Palaco Vigadó. Dum la nazia erao ŝi nenie prezentis sin. Post la 2-a mondmilito ŝi denove havis eblecojn kantadi kaj roladi en pluraj teatroj, kabaredoj, revuoj. En la fruaj 1960-aj jaroj ŝi kun sia dua edzo disidis al Okcidenta Germanio, ekde 1964 ili vivis en Toronto.

Ŝi edziniĝis en 1936, eksedziniĝis post dek jaroj, ŝi denove edziniĝis al Tibor Polgár en 1947.

Elektitaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  • Losonczy–Szenes: Egy kis tüzet kérek
  • Losonczy–Zseni Várnai: Ezüstróka
  • aliaj kanzonoj [2]

Ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Maga lesz a férjem (1937) - kantistino
  • Gyurkovics fiúk (1940-41) - kantistino
  • Fény és árnyék (1943) - ĉefrolo

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • Fény és árnyék (membiografio, 1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.