Imre Bujdosó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Bujdosó
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1959 (1959-02-12) (65-jaraĝa)
en Berettyóújfalu
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Alexandra Bujdoso
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Imre Bujdosó [bujdoŝO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bujdosó Imre estas hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, mondĉampiono, trejnisto.

Imre Bujdosó[1] naskiĝis la 12-an de februaro 1959 en Berettyóújfalu.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Bujdosó ekde 1973 skermis en pluraj sportkluboj. Post 6 jaroj li akiris oran medalon en junulara mondĉampiomumo, inter la plenkreskuloj li denove akiris orajn medalojn en 1982 kaj 1991, intertempe arĝentajn kaj bronzajn medalojn. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1988 kaj Somera Olimpiko 1992, en la unua olimpiko li akiris oran, en la sekva arĝentan medalojn (ambaŭ grupe). Intertempe en 1982 li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, post 9 jaroj ankaŭ alian diplomon. En 1994 li finis sian aktivan sportkarieron kaj translokiĝis al Koblenz, kie li havis signifan trejnistan postenon. Lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis kelkajn hungarajn ŝtatajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]