Imre Dambrovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imre Dambrovszky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1869 (1869-11-23)
Morto 5-an de februaro 1945 (1945-02-05) (75-jara)
Profesio
Profesio instruisto
Information icon.svg
vdr

Imre Dambrovszky [dambrovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dambrovszky Imre estis hungara pastro, kanoniko, abato, juristo, profesoro, instruisto.

Imre Dambrovszky [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1869 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 5-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Dambrovszky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en la ĉefepiskopa akademio en Eger, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li pastriĝis en 1892, poste li instruis en diversaj komunumoj de la lando. En 1904 li ekinstruis en la menciita akademio, kie li atingis la instruajn rangojn eksterordinara profesoro en 1910, ordinara profesoro en 1923. Li estis nomumita ankaŭ privata profesoro en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1928 li ekinstruis kiel publika ordinara profesoro en Reĝa Universitato Erzsébet, kie li estis dekano en la studjaro 1933, rektoro en 1936, katedrestro inter 1935–1940. Li pensiuliĝis en 1940, sed li pli frue ricevis la ekleziajn titolojn kanoniko kaj titulara abato. Li mortis pro bombardado de Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabályrendeleti jog (1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]