Imre Derényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Derényi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1970 (1970-06-22) (53-jaraĝa)
en Csorna
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biofizikisto • universitata instruisto
vdr

Imre Derényi [derEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Derényi Imre estis hungara biofizikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Imre Derényi[1] naskiĝis la  22-an de junio 1970(nun 1970-06-22) en Csorna.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Derényi maturiĝis en 1988 en Győr, poste li akiris fizikistan diplomon (M.Sc.) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1994, post 3 jaroj li doktoriĝis (Ph.D.). Post la diplomo li esploris po 2 jaroj en Universitato de Ĉikago respektive Instituto Curie (Parizo). Hejmenveninta li estis lektoro (2002), docento (2007), profesoro (2012), katedrestro (2017). Lia habilitiĝo okazis en 2005, li doktoriĝis (DSc) en la sekva jaro antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia esplora areo estis funkcio de la molekulaj motorproteinoj. Li ricevis stipendiojn inter 2000-2005, premiojn inter 2003-2019. Lia edzino naskis 2 filojn en 1996 kaj 1999.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Thermal Ratches in Biology and Physics (disertaĵo, 1997)
  • Uncovering the overlapping community structure of complex networks in nature and society (kunaŭtoro, 2005)
  • Hierarchical tissue organization as a general mechanism to limit the accumulation of somatic mutations (kunaŭtoro, 2017)
  • The structure of the hematopoietic system can explain chronic myeloid leukemia progression (kunaŭtoro, 2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]