Imre Poór

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Poór [pOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Poór Imre estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1864). Lia filo Ferenc Poór estis same haŭtkuracisto.

Imre Poór [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1823 en Dunaföldvár. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1897 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Poór frekventis gimnazion en Buda, poste li aliĝis al piaristoj. Li instruis en gimnazio de Tata (Hungario) ĝis la revolucio en 1848, poste li aliĝis al la hungara armeo. Post fiasko de la liberecbatalo li forlasis la piaristojn kaj li frekventis universitaton en Pest (urbo), kie li iĝis kuracisto en 1855 en Malsanulejo Rókus. Ĝuste tiam okazis amase ĥoleraj malsanoj, li partoprenis en la juracado. En la sekva jaro li plulernis en Vieno kaj Parizo. Li profesoriĝis en 1859. En la sekva jaro li fondis kuracistan revuon. Post 2 jaroj li iĝis ĉefkuracisto en Rókus. En 1871 li ricevis la rangon eksterordinara profesoro. En la fruaj 1880-aj jaroj li retiriĝis pri la instruado, baldaŭe ankaŭ pri la kuracado. Li ricevis rangon reĝa konsilanto en 1888.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A görvégek (scrofulides), vagyis a görvély okozta bőrbántalmak (1860)
  • A szükségesb orvosi műszavak deák, magyar, német zsebszótára (Poŝvortaro pri la plej necesaj latinaj, hungaraj kaj germanaj fakvortoj), (1861)
  • A pikkelyeg, psoriasis, isméje és gyógyítása (1875)

Fontoj[redakti | redakti fonton]