Imre Sallai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Sallai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1897 (1897-12-17)
en Filia
Morto 29-an de julio 1932 (1932-07-29) (34-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pendumo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

SALLAI Imre [ŜAllai] (17-an de decembro 1897 Erdőfüle - 29-a de julio 1932 Budapeŝto) estis oficisto, komunisto en Hungario, kiun oni ekzekutis laŭ falsaj akuzoj. Li estis martiro por la socialisma Hungario (1949-1989).

Li agadis komence kontraŭ la unua milito kaj propagis la rusan ekzemplon. La hungara polico arestis lin la 6-an de majo 1918, sed la aŭtuna burĝa revolucio liberigis lin. Li estis ano ekde la fondo de la Hungara Komunista partio.

Li havis diversajn politikajn funkciojn dum la Hungara Sovetrespubliko. Post malvenko de la sovetrespubliko, li agadis en diversaj komunistaj organizoj en Vieno, ekde 1928 en Moskvo (ekz Internacia Ruĝa Helpo).

Li revenis al Hungario en 1929 kaj 1931. Li ellaboris la taskojn de la neleĝa gazeto kaj agraran politikon de la KP.

Oni arestis lin la 15-an de julio 1932 kun aliaj komunistaj gvidantoj pro falsa akuzo je teroratako ĉe Biatorbágy. Li kaj Sándor Fürst estis statarie mortpunita kaj oni ekzekutis ilin je la 29-an de julio 1932, spite al la internaciaj kaj hungaraj protestoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Domokos István: Sallai István és Fürst Sándor pere (Bp., 1962)
  • Gelléri, Andor Endre: Ekzekuto de ukrainoj: omaĝe al la memoro de Sallai kaj Fürst (Tradukis Tibor Papp)

Hanôk: Libro de Ĥanoĥ

  • Mesterházi Lajos: A haza - Hősök voltak (novelaro, Bp., 1956)
  • Illyés Gyula: Micsoda alkony
  • Radnóti Miklós: Tört elégia (verso)
  • Pesold Ferenc: Újpesti ház (r., Bp., 1981)
  • Máté György: Távirat éjfélkor (r., Bp., 1962)
  • Nádass József: Sallai (verso, Márciusi szél Bp. 1959)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.