Imre Szapolyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Szapolyai
Persona informo
Naskiĝo informo mankas
en nekonata valoro
Morto 12-an de septembro 1487 (1487-09-12)
en nekonata valoro
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Patro Vladislao Zápolya vd
Profesio
Okupo militestro vd
Banuso de Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio
Dum 1464-1465
Antaŭulo Pavao Špirančić
Sekvanto Ivan Thuz of Lak
Hungara palatino
Dum 1486–1487
Antaŭulo Michael Ország
Sekvanto (ofico vaka; poste:) Stefano Zápolya, lia frato
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Imre (Emeriko) SZAPOLYAI [sapojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szapolyai Imre (pri naskiĝo ĉiuj informoj mankas; mortis la 12-an de septembro 1487) estis hungara magnato, palatino, banuso. Liaj fratoj estis Miklós Szapolyai kaj István Szapolyai.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Szapolyai komence estis sekretario de János Hunyadi. Tiu posteno estis bona starto al la baldaŭa kariero. En 1458 li ricevis signifan postenon en komercado de saloj. En la sekva jaro li jam apartenis al kortumo de Matiaso la 1-a (Hungario), samtempe li ricevis bienon en Tokaj. En 1464 li iĝis banuso de Kroatio kaj Slavonio, krome guberniestro de Bosnio. En la sekva jaro tiuj postenoj ŝanĝiĝis al departementestro de Szepes. En 1467 li partoprenis en ribelo en Transilvanio. en 1471 li aliĝis al komploto de János Vitéz, tamen li ĉiam ricevis amnestiojn. En 1486 li estis elektita palatino.

Fontoj[redakti | redakti fonton]