Imre Széchényi (agrarpolitikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Széchényi
Imre Széchényi
Imre Széchényi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1858 (1858-03-31)
en Horpács
Morto 25-an de novembro 1905 (1905-11-25) (47-jaraĝa)
en Somogyvár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Dénes Széchényi
Edz(in)o Mária Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Imre Széchényi [sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchényi Imre estis hungara aristokrato, magnato, agrarpolitikisto, senatano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis sárvári kaj felsővidéki [ŝArvAri felŝOvidEki]. Li estis filo de Dénes Széchényi.

Imre Széchényi [1] naskiĝis la 31-an de marto 1858 en Horpács, li mortis la 25-an de novembro 1905 en Somogyvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Széchényi post la necesaj lernojaroj li longe studvojaĝis en Usono. Li precipe estis scivolema pri produktado de tritikoj kaj vivo de kamparanoj. Hejmenveninta li prelegis pri la spertoj kaj ankaŭ aperis pri tio artikoloj en la gazetaro. Li ricevis postenon en Somogy (reĝa departemento), kie li estis ĉefa aganto pri agraraj problemoj. Li aranĝis plantadon de vitoj en sabla grundo en Somogy, partoprenis en agraraj kooperativoj kaj similaj movadoj. Li ricevis signifajn titolojn ĉambelano kaj konsilisto. Li edziĝis en 1885.

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Amerikai levelek (1883)
  • Somogymegye monographiája (1892, por Hungara Scienca Akademio)
  • Telepítési törekvések (1893)
  • Bimetallismus és a termények árhanyatlása (1896)
  • Szövetkezeti alapon való kölcsönös biztosítás (1899)
  • Az egyke (1906)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-01. Alirita 2019-07-01.

Fontoj[redakti | redakti fonton]