Ministerio pri agrikulturo (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ministerio pri agrikulturo estas impona palaco, historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, laŭ Placo Kossuth Lajos. Iam nomo de la ministerio estis ministerio pri agrikulturo kaj provincoevoluo. Depost finkonstruo de la domego la ministeria administrado seninterrompe funkcias ĉi tie.

Ministerio pri agrikulturo en Budapeŝto

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento Hungara reĝlando estis agrara lando, tial tiu ministerio estis tre grava. La konstruaĵo estis konstruita inter 1885-1887 laŭ projekto de Gyula Bukovics. En la 1900-aj jaroj malgranda trakonstruo okazis. En la 25-a de oktobro 1956 granda pacema amaso kun sovetia tanko alvenis al la placo. Abrupte oni pafis la homojn nekonatuloj el supra parto de la ministerio, sed alvenis pafoj de nekonataj soldatoj, kiuj staris en la alia flanko de la placo. Tre multaj mortis kaj vundiĝis (neniu scias, kiom). la okazintaĵo restis eterne sekreto. Depost fino de la socialismo oni metis kuglojn sur muron de la ministerio, kiu simbolizas la grandan tragedion.

Angulo de la ministerio
Bustoj sub la arkadoj

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La 3-4 etaĝa palaco situas inter 4 strato-trotuaroj, sed la fasado situas laŭ la placo. Kontraŭe troviĝas Parlamentejo (Budapeŝto), apude (sed aparte) Justica Palaco (Budapeŝto). Inter la parlamentejo kaj la ministerio skulptaĵo pri Francisko Rákóczi la 2-a etendiĝas en mezo de granda herbejo. La fasado estas simetria, la meza parto estas rizalito. laŭ la plena fasado arkadoj estas videblaj, tial la ĉefenirejo ne estas videbla.

Sub la arkadoj estas videblaj bustoj pri Antal Fasching, Elek 'Sigmond, Sámuel Tessedik (pastoro, 1742–1820), János Nagyváthy, Ferenc Pethe, Jenő Hankóczy, Tamás Kosutány, Károly Wagner, József Marek, Gusztáv Szabó, Sándor Cserháti, Imre Széchényi (agrarpolitikisto), ankaŭ memortabulo pri Ferenc Kozma (agronomo). Antaŭ la arkadoj estas videblaj skulptaĵoj pri agronoma virino (1954) kaj fraŭlo kun falĉilo (1959), krome estas videblaj kelkaj memortabuloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.