Inés Gastón
Aspekto
| Inés Gastón | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Inés Gastón Burillo |
| Naskiĝo | 12-an de septembro 1906 en Zaragozo |
| Morto | 25-an de septembro 1993 (87-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • hispana |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Familio | |
| Patro | Emilio Gastón |
| Frat(in)oj | Emilia Gastón kaj Rafael Gastón Burillo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
| Esperanto | |
| Denaska esperantisto | Jes |
Inés GASTÓN BURILLO (naskiĝis la 12-an de septembro 1906; mortis la 25-an de septembro 1993 en Zaragozo) estis hispana esperantistino. Kiel filino de Emilio Gastón, ŝi fariĝis - post sia fratino Emilia Gastón - verŝajne la dua denaska esperantisto en la mondo (laŭ la UEA-jarlibro de 1966).
Ŝi aktivis por Esperanto ekde 1954. Estante sekretario de Hispana Esperanto-Federacio kaj redaktoro de ties Boletín inter 1962 kaj 1970, ŝi fondis la bibliotekon kaj eldonan fakon de HEF. En 1968 ŝi kunorganizis la 53-an Universalan Kongreson de Esperanto en Madrido. Inter 1976 kaj 1980 ŝi redaktis Horizonton, organon de Neŭtrala Esperanto-Movado.

