Indonezio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indonezio en la Olimpikoj

Flago de Indonezio
IOK-kodo  INA
NOK Indonezia Olimpika Komitato
Retejowww.nocindonesia.id (indonezie)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr
la tri sportistoj kaj oficialuloj en la Somera Olimpiko 1952

Indoneziaj sportistoj unue en 1952 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala indonezia teamo regule partoprenas la somerajn olimpikojn kaj ne maltrafis eventon, krom la Somera Olimpiko 1964 pro konflikto pri la indonezie iniciatinta Ludoj de la Novaj Aperantaj Fortoj kaj krom la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en Moskvo proteste pri la invado de sovetuniaj armeaj unuoj en Afganion fine de 1979.

En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis indoneziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 8 orajn, 14 arĝentajn kaj 15 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 60-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Indonezia Olimpika Komitato (indonezie Komite Olimpiade Indonesia) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1946 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1952.

prezidanto Joko Widodo kun la kvar medalintoj de 2016: maldekstre T. Ahmad kaj L. Natsir, ormedala miksita duoblo de badmintono, kaj dekstre la arĝentmedalaj halterlevistoj S. Agustiani kaj E. Irawan

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]