Saltu al enhavo

Inkaa ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Inkaa ŝterno
En Lima, Peruo
En Lima, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Larosterna
Blyth, 1852
Specio: Inkaa ŝterno L. inca
Lesson & Garnot, 1827
Larosterna inca
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Inkaa ŝterno, Larosterna inca, estas marbirdo de la familio de Laredoj kaj subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Larosterna.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Tiu unikplumara birdo reproduktiĝas en marbordoj de Peruo kaj ĝis la nordo de Ĉilio, kaj ĝi estas limigita de la marfluo de Humboldt, tio estas, disigas post reproduktado, sed nur iomete norden kaj sufiĉe suden ĝis centra Ĉilio.

Du plenkreskuloj kaj junulo (maldekstre) en Lima, Peruo.
Inkaaj ŝternoj fotitaj de juna esperantisto Isaak en la Oceanario de Lisbono.

Ĝi povas esti identigita facile pro la malhelgriza korpo kaj ĉefe pro blanka “lipharo”, tio estas spirala ĉefine longa plumo en ambaŭ flankoj de la kapo, elirante el la bekobazo kaj super flavega brido sub la okulo kaj al la nuko. Tiu ornamaĵo estas kaj en maskloj kaj en inoj; oni supozas, ke la kvalito de tiu plumo rilatas kun la supozebla sukceseco de la reproduktuloj. La larĝa beko kaj kruroj estas malhele oranĝoruĝaj.

Tiu ĉi estas granda ŝterno, 41 cm longa kaj 190 ĝis 230 g peza. Ambaŭ seksoj estas similaj; plenkreskulo estas ĉefe ardezgriza kun blanko nur ĉe tiu menciita vizaĝa plumo kaj en malantaŭa bordo de flugiloj, kio estas videblaj eĉ kiam la birdo staras. Nematuruloj estas purpurbrunaj, kaj ili ekhavas la vizaĝajn plumojn iom post iom.

La Inkaa ŝterno reproduktiĝas en rokaj klifoj. Unue okazas ceremonia pariĝado per persekutado kaj propono de fiŝo fare de masklo al ino; poste oni elektas ne malferman nestolokon, malkiel ĉe aliaj ŝternoj. Ili nestas en truo, rokaj fendaĵoj aŭ foje en malnova nesto de Humboldta pingveno, kie la ino demetas unu aŭ du brunmakulitajn ovojn, kiuj estas kovotaj de ambaŭ gepatroj dum unu monato; la idoj elnestiĝas post 7 semajnoj.

Tiu neotropisa birdo manĝas per plonĝado fiŝojn el ĉirkaŭ 15 m, kiel la ŝternoj de la genro Sterna. Ili ne lerte naĝas, sed ripozas surakve. La voĉo estas kateca alvoko kiel miaŭ.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). “Inca Tern Larosterna inca”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694834A132576903. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694834A132576903.en. Alirita 17a de Februaro 2023.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]