Insilaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kompaktigo dum ensiligo en apogmura silo

Insilaĵoensiligaĵo estas la nomo de fermentitaj furaĝoj, pretigitaj el verdaj, dispecigitaj furaĝplantoj. La plej ofta insilaĵplanto estas la maizo. Se oni faras ĝin el legumenacojherboj, oni devas aldoni helpmaterialojn por la ĝusta fermentado. La plej ofta aldonita materialo estas la grenofuraĝo (ofte muelita) en proporcio de 10 %.

La optimuma kondiĉo por la insilaĵ-pretigo estas kiam la furaĝplantoj enhavas minimume 22–23 % da sekmaterialo. (Se necesas, oni velkigas la plantojn aŭ aldonas sukoriĉajn plantojn (ekz. sukerkano).)

Fermentado[redakti | redakti fonton]

La ensiligo de la furaĝplantoj okazas per natura fermentado (ensiligo) aŭ helpe de acidoj (nenatura acidigo) por konservi ilin.

Natura fermentado[redakti | redakti fonton]

Dum la fermentado – sub senaeraj kondiĉoj – la necesaj acidoj estiĝas danke al la laktoacid-produktaj bakterioj. La kvalito de la insilaĵo dependas de la rapida atingo de la necesa pH-valoro kaj de la anaerobiaj cirkonstancoj.

Ĉefaj fazoj de la fermentado:

  1. aŭtooksida periodo, varmiĝo ĝis maks. 2–4 tagoj
  2. ekfermento, estiĝo de laktoacido 1–3 tagoj
  3. ĉefa periodo de la fermentado, daŭras 1–2 semajnojn
  4. malpliiĝo de la fermentado

Nenatura acidigo[redakti | redakti fonton]

Por reguligi la pH-on acido estas aldonenda (ĉefe por ensiligo de grajnoj).

Kondiĉoj por fari bonkvalitan insilaĵon[redakti | redakti fonton]

  1. Necesas ke la furaĝoplanto estu riĉa je karbonhidratoj. Manke de tio, oni devas aldoni iun riĉan je karbonhidratoj aŭ surŝprucigi ĝin per melaso.
  2. Oni devas velkigi aŭ akvoŝprucigi la plantojn por atingi la necesan akvoentenon.
  3. Anaerobiaj cirkonstancoj helpas la plimultiĝon de la laktoacidaj bakterioj. Por tio necesas kompaktigi la ensiligitajn plantojn kaj rapide fermi (72 horoj) la silon.

Ĉe malbonkvalita insilaĵo okazas troa estiĝo de buteracido, putriĝo, ktp.

Kvalifiko de la insilaĵo[redakti | redakti fonton]

La kvalito de la insilaĵo dependas de la kondiĉoj de la ensiligo (insilado) kaj de aliaj cirkonstancoj. Oni povas kontroli la kvaliton per diversaj metodoj, sed por la objektiva ekzameno necesas ankaŭ sensora kaj laboratoria ekzameno.

La bonkvalita insilaĵo havas koloron kiel la baza furgaxplanto (oliv-verda okaze de legumenacoj, herbacoj; flav-verda ĉe maizo); ĝi havas aroman, agrablan odoron (oni ne povas flari la odoron de laktoacido); ĝi havas sendifektajn folio- kaj tigopartojn.

En bonkvalita insilaĵo, el la fermentaj acidoj

  • la kvanto de la laktoacido devas esti minimume 60 %,
  • tiu de la vinagra acido malpli ol 30 %
  • kaj tiu de la buteracido malpli ol 30 %.

La pH de bona insilaĵo estas inter 4,3 kaj 4,8.

Silo[redakti | redakti fonton]

La plej konvena loko por insilaĵo estas la turosilo, kie la kontakto kun la aero estas minimuma.

La apogmuraj siloj (U-formo el betono je tri flankoj) estis malpli konvenaj, sed pli malmultekostaj. Ili estas supre kaj antaŭe ne tiel perfekte fermeblaj kiel turosilo.