Insolacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Insolacio, sunfrapo, aŭ suna ikto estas la malsano okazigita en la kapo pro la trao ekspono al sunaj radioj kaj al ĝia varmo.

La insolacio karakteriziĝas pro naŭzo, vomemo, kapdoloro, varmosento en la haŭto, dormemo kaj ŝanĝoj ĉe la fibroj de muskoloj kiuj estis eksponitaj akl ties efiko. En plej ekstremaj okazoj observeblas foje konvulsioj kaj aliaj gravaj rezultoj. La traktado kontraŭ la insolacio konsistas en la transporto de la malsanulo al malvarmeta loko, surverŝado de malvarma akvo, stimuliga frotado, malvarmaj kaj iom ekscitigaj trinkaĵoj. Manko de rapida kaj efika traktado povas okazigi morton. En varmveteraj lokoj ekzemple en Suda Hispanio, ĉiujare okazas mortoj pro insolacio plej ofte al homoj kiuj laboregas aŭ faras sporton dum centraj tagohoroj. Aŭtoritatoj foje avertas por eviti tion.

Insolación (Sunfrapo) (1889) estas romano de la hispana verkistino Emilia Pardo Bazán kie aperas virino kiu ĝuas popularan feston kie suno, manĝo kaj drinkado kontribuas al la ĥaosa situacio de specifa amafero.