Insularo Sanjuana
publikigita versio estis patrolita je 26 jun. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 26 jun. 2019.
Sanjuana Insularo (angle San Juan Islands) estas arĥipelageto inter la usona ŝtato Vaŝingtonio (al kiu apartenas la plejparto) kaj Insulo Vankuvera (Brita Kolumbio, Kanado). Pramŝipoj el la ĉeftera haveneto Anacortes ligas la ĉefajn insulojn (San Juan, kie situas la ĉefurbo Friday Harbor; Orcas, kie loĝis du konataj Esperantistoj; Lopez, kaj Shaw) reciproke kaj al Vankuvera Insulo kaj la usona ĉeftero.