Insulo de la Cervoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Île aux Cerfs
Strando ĉe Insulo de la Cervoj
Strando ĉe Insulo de la Cervoj
insulo
Akvejo Hinda Oceano
Insularo Maŭricio
Geografia situo 20° 16′ S, 57° 48′ O (mapo)-20.27235457.804111Koordinatoj: 20° 16′ S, 57° 48′ O (mapo) f1
Île aux Cerfs (Maŭricio)
Île aux Cerfs (Maŭricio)
DEC
Île aux Cerfs
Île aux Cerfs

Map

Loĝantaro (neloĝata)
vdr

La Insulo de la Cervoj (france Île aux Cerfs, prononco [I:lo SER] aŭ per IFA il o sɛʁ) estas privata insulo proksime al la orienta marbordo de la insulo Maŭricio en distrikto Flacq.

La Insulo de la Cervoj situas apud Trou d'Eau Douce en la plej granda laguno de Maŭricio kaj ofertas 87 hektarojn da fekunda vegetaĵaro kaj konservitajn, blankajn, sablajn strandojn. Krom la golfa klubo, oni ankaŭ povas trovi tri strandajn restoraciojn kaj ĝui plej diversajn aktivecojn en Insulo de la Cervoj. Ĉiutage maŭricianoj kaj turistoj vizitas la insulon; ili forveturas per boatoj de la vilaĝo Trou d'Eau Douce kaj pasigas la tutan tagon sur la insulo.

Pluraj akvosportaj aktivecoj haveblas sur la insulo.