Insuloj Cies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insuloj Cíes)
Vidaĵo de la insuloj Cíes, el la ĉirkaŭaĵoj de Vigo
Vidaĵo de la insuloj Cíes, el la ĉirkaŭaĵoj de Vigo
Insuloj Cies
grupo de insuloj • nacia parkoZono de Speciala KonservadoProtektita birda areoprotektata areo • ES96 Natura 2000 [+]

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco197 msnm [+]
Koordinatoj42° 14′ 0″ N, 8° 54′ 0″ U (mapo)42.233333333333-8.9Koordinatoj: 42° 14′ 0″ N, 8° 54′ 0″ U (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco197 msnm

Areo9,96 km² (996,14881 ha) [+]
Nombro de insuloj3
HorzonoUTC+01:00 [+]

Insuloj Cies (Galegio)
Insuloj Cies (Galegio)
DEC
Insuloj Cies
Insuloj Cies

Insuloj Cies (Hispanio)
Insuloj Cies (Hispanio)
DEC
Insuloj Cies
Insuloj Cies
Map
Insuloj Cies
Vikimedia Komunejo:  Illas Cíes [+]
vdr
Strando en la insuloj Cíes

La insuloj Cíes apartenas al la Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj. Ili havas strandojn kaj kampadejojn, kaj oni povas viziti ilin per ŝipoj elkajantaj ĉiutage el Vigo kaj Baiona. En la jaro 2007 la brita ĵurnalo The Guardian elektis la strandon Rodas kiel "la plej belan strandon en la mondo"[1]. Eblas ankaŭ nud-strandumi en strando Figueiras kaj promeni ĝis la alta lumturo, spektante la abrupte klifan ocean-flankon de la insularo.

Ili apartenas al la municipo de Vigo,[2] kaj formas arkipelagon situantan en la elfluo de la rio samnoma, en la Malsupraj Rioj galegaj, en la Provinco Pontevedro (Hispanio), formata de tri insuloj: nome Norda aŭ Monteagudo, Meza aŭ de la Lumturo kaj Suda aŭ San Martiño (Sankta Marteneto). La du unuaj troviĝas artefarite unuigitaj de ond-rompilo kaj nature de la sablejo de la Strando Rodas. Estas orientataj laŭ sistemo de faŭltoj paralela al la marbordo en direkto N-S. Distas proksimume 14,5 km el urbo Vigo. Ili estis deklaritaj natura parko en 1980, kaj estas inkludataj en la Nacia Parko Atlantikaj Insuloj de Galegio kreita en 2002.

Referencoj[redakti | redakti fonton]