Insuloj de Lerino
| Insuloj de Lerino | ||
|---|---|---|
La insuloj de Lerino | ||
| insularo | ||
| Akvejo | Mediteraneo | |
| Geografia situo | 43° 31′ N, 7° 3′ O (mapo)43.5157.045Koordinatoj: 43° 31′ N, 7° 3′ O (mapo) | |
|
| ||
| Areo | 2,5 km² | |
| Administrado | Cannes | |
| Loĝantaro | 40 | |
Mapo de Insuloj de Lerino | ||
Insuloj de Lerino (france: Îles de Lérins) estas insuloj en la Mediteranea maro, lokitaj ĉe Lazura Marbordo. Administre, ili apartenas al municipo de Cannes.
La insularo konsistas el du loĝataj (Sainte-Marguerite kaj Saint-Honorat) kaj pluraj neloĝataj insuloj kaj rokoj. Insulo Sainte-Marguerite (latine: Lerina) estas fama pro sia fortikigita malliberejo, kaj Saint-Honorat (latine: Lero) pro sia abatejo.
Estas konate ke la insuloj estis loĝataj ekde la tempo de Antikva Romo, kaj ĉirkaŭ 410 Honorat de Arles fondis monaĥejon, kiu havis influon sur la kristana eklezio trans suda Gaŭlio kaj en kiu vivis multaj sanktuloj, inkluzive de Sankta Patriko[1]. Poste, en Sainte-Marguerite estis konstruita fortikaĵo Fort Royal, kiu servis kiel malliberejo. Dum kelka tempo estis enkarcerita la viro kun fera masko.
La insuloj havas regulan pram-servon al Cannes.
Dum la Revolucio, la Insuloj de Lerino alprenis la nomon Insuloj Marat kaj Lepeletier.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La France orthodoxe. Arkivita el la originalo je 2014-05-09. Alirita 2015-10-05 .
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Леринские острова" en la rusa vikipedio (fonta versio 62960025). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |


