Interkontinenta urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Atiraŭ-ponto transiras la Ural-riveron.
Unu el du pendopontoj kiuj transiras la Bosporon en Turkio.

Interkontinenta urbo estas urbo, kiu okupas partojn de pli ol unu kontinento. Tia urbo povas esti interkontinenta ĉar kontinentlimo transiras sur tero, el pro enhavante insulojn asociitajn kun iu kontinento alia ol tiu, kie la urbo baziĝas. Pro la nebuleca naturo de la limo inter Eŭropo kaj Azio, Istanbulo en Turkio estas la sola nature okazanta interkontinenta urbo. Ĉar oni kutime konsideras la Ural-riveron kiel la limon inter Eŭropo kaj Azio, du urboj je tiu rivero estas interkontinentaj. Kvara urbo ambaŭflankas la Suezan Kanalon, la limo inter Afriko kaj Azio, sed tiu specifa limo estas homfarita.

Ekzemploj de iuj interkontinentaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Atiraŭ (Kazaĥe Атырау) estas urbo en okcidenta Kazaĥio kiun dividas la buŝo de la Ural-rivero. Preskaŭ ĉiom el la urbo situas en Azio, sed malgranda porcio etendas en Eŭropon.
  • Istanbul estas la plej granda urbo de Turkio kaj la plej konata ekzemplo. La Bosporo estas markolo kiu disigas ĝia eŭropaj kaj aziaj porcioj. Ekde 2004 la urbego de Istanbul kunhavas la samaj limoj kiel Provinco İstanbul. En la 19 distriktoj de la eŭropa parto loĝas 65% de la loĝantaro, kaj en la 12 distriktoj de la azia parto loĝas la cetera 35%.
  • Orenburg (ruse Оренбург) estas rusa urbo sur la Ural-rivero. La plejparto de la urbo estas en Eŭropo, sed parto de la suda flanko, trans la Ural-rivero, estas en Azio. Simile, Magnitogorsk (ruse Магнитогорск) estas alia rusa urbo kiu transiras la Ural-riveron.
  • Suezo, norde de la Sueza Golfo, estas egipta urbo kiu transiras la Suezan Kanalon kaj kunhavas la samaj limoj kiel Provinco Suezo. Preskaŭ ĉiuj de la urbo estas en Afriko, sed malgranda parto etendiĝas orienten en Azio.