Internacia Tribunalo de Arbitracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Tribunalo de Arbitracio
Internacia arbitracio • tribunalo de arbitracio
Komenco 1923 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Tribunalo de ArbitracioInternacia Arbitracia Tribunalo (angle International Court of Arbitration, aŭ formale ICC International Court of Arbitration) estas institucio por solvi internaciajn komercajn disputojn. La tribunalo funkcias sub la aŭspicioj de la Internacia Komerca Ĉambro (angla mallongigo ICC), kaj konsistas el pli ol 100 arbitraciantoj el ĉirkaŭ 90 landoj [1].

Male al tio, kion ĝia nomo sugestas, la tribunalo ne eldonas formalajn verdiktojn. Anstataŭe, ĝi disponigas "juĝan inspektadon de arbitraciaj procedoj" [2].

La oficialaj laborlingvoj de la tribunalo estas la angla kaj la franca. Tamen, dosieroj povas esti administritaj en ajna lingvo. La ĉefsidejo de la tribunalo estas en Parizo, Francio.

Ĝis la 9-a de januaro 2020, la tribunalo registris 25,000 kazojn ekde sia establado. Ĝi konstatis rekordan nombron da kazoj registritaj en 2019, indiko de la klopodoj de la tribunalo por vastigi ĝiajn servojn en la lastaj jaroj [3].

Historio kaj fono[redakti | redakti fonton]

La tribunalo estis fondita en 1923 sub la gvidado de la unua prezidanto de la ICC Étienne Clémentel, tiama franca ministro pri financo [4].

Membroj de la ICC-Tribunalo estas nomumitaj por trijara periodoj fare de la Monda Konsilio de la Internacia Komerca Ĉambro baze de la rekomendo de "naciaj komisionoj" aŭ grupoj de la Internacia Komerca Ĉambro. En jurisdikcioj kie ekzistas neniu nacia komisiono aŭ grupo, membroj estas rekomenditaj por nomumo fare de la Prezidanto de la Tribunalo. Alternaj membroj estas nomumitaj de la Monda Konsilio laŭ rekomendo de la Prezidanto de la Tribunalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]