Internacia Unio de Arkitektoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Unio de Arkitektoj
ne-registara organizaĵo • arkitektura premio
Komenco 1948 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Ĉefestro(j) Regina Gonthier vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Unio de Arkitektoj (france Union internationale des Architectes, mallongigite: UIA, angle The International Union of Architectes) estas internacia neregistara organizo kiu reprezentas pli ol milionon da arkitektoj en 124 landoj [1]. La organizo estis fondita en Laŭzano, Svislando, en 1948. La Ĝenerala Sekretariejo de la organizo situas en Parizo, Francio kaj estas rekonita fare de la plej multaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj kiel la nura asocio en ĝia kampo, inkluzive de Unesko, UNCHS (UN-Habitat), ESOSOC, UNIDO, kaj la Monda Organizaĵo pri Sano, same kiel la Monda Organizaĵo pri Komerco. Aktuale en 2020, la prezidanto de la organizo estas Thomas Vanier (2017-2020) el Usono.

La unio prizorgas internaciajn konkursojn kaj okazigas arkitekturkongresojn kie la koncilianoj de la organizo estas elektitaj. La venonta kongreso okazos en Kopenhago en 2023.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]