Internacia stilo (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Domo Kiefhoek, Roterdamo, de Jacobus Oud.
Maison Guiette.

La Internacia stilo estas la nomo de grava arkitektura stilo kiu aperis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, nome la formigaj jardekoj de moderna arkitekturo, kiel unuafoje estis difinita de la usonanoj Henry-Russell Hitchcock kaj Philip Johnson en 1932, kun emfazo pli al arkitekturaj stilo, formo kaj estetiko ol al la sociaj aspektoj de la moderna movado kiel emfazite en Eŭropo. La termino "International Style" unuafoje estis uzata en ekspozicio de 1932 zorgita de Hitchcock kaj Johnson, nome Modern Architecture: International Exhibition, kiu deklaris kaj markis la arkitekturon de la komenco de la 20a jarcento kiel "International Style". La plej oftaj komunaj karakteroj de la konstruaĵoj de la International Style estas la jenaj: i. rektaliniaj formoj; ii. lumaj, firmaj ebenaj surfacoj kiuj estis komplete eligitaj el aplikita ornamado; iii. malfermaj internaj spacoj; iv. vida pezeca kvalito atingita pere de la uzado de kantilevro. Vitro kaj stalo, kombine kun kutime malpli videbla plifortigita cemento, estas la karakteraj materialoj de konstruado.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "International Style", Encyclopædia Britannica, 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]