International Solidarity Movement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
International Solidarity Movement
neprofitcela organizaĵo
Komenco 2001 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Solidareca Movado (angle International Solidarity Movement, akronime konata ISM) estas internacia pacmovado kiu, per neperforta rezista laboro, dokumentado de misuzoj kaj ĉeesto en okupata Palestino, laboras por krei "atenton al la palestina liberecbatalo kaj por fini la israelan okupadon". La organizaĵo estis fondita en 2001 fare de la palestinano Ghassan Andoni, la israelano Neta Golan, la palestina usona Huwaida Arraf, la palestina aktivulo George N. Rishmawi kaj la usonano Adam Shapiro [1][2][3].

La organizo havas membrojn de diversaj naciecoj kaj invitas subteni la aferon partoprenante persone aŭ kun neperfortaj agoj de protesto kontraŭ la israela armeo en Cisjordanio kaj Gaza Sektoro [4].

Aldone al siaj agadoj en la palestinaj teritorioj, ISM faras propagandajn operaciojn kontraŭ Israelo en la mondo, komparante sian politikon kun la rasapartisma politiko en Sudafriko. La movado subtenas bojkoton de Israelo kaj partoprenas en la kampanjo Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj, akronime konata kiel BDS [5].

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • (2004) Ghassan Andoni: Peace Under Fire: Israel, Palestine and the International Solidarity Movement. Verso. ISBN 9781844675012.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernstein, David, "Is the International Solidarity Movement "pro-terrorist?"", 2015-04-15. (angle)
  2. . Profiles of Peace: Faces of Hope campaign (en-US) (2007-05-10). Alirita 2019-12-21.
  3. George N. Rishmawi. Alirita 2022-06-29.
  4. Wounded man killed by Israeli sniper on camera identified. PAL Solidarity. Alirita 2 June 2015.
  5. ISM retejo NGO Monitor.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]