Intifado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Intifada)
GlobalIntifada.png
Globeca Intifado

La vorto intifado venas de la araba vorto انتفاضة ("intifada"), kiu signifas "forskuiĝo" aŭ "vekiĝo". Dum la Palestinana ribelo, kiu komenciĝis en 1987, ĝi fariĝis la nomo por la popola ribelo kontraŭ Israelo, fare de la Palestinanoj, kiuj vivas en Cisjordanio kaj Gazaa Sektoro, nome la Palestiniaj teritorioj.

En Israelo, la Intifado ofte estas identigita kiel perforta periodo, karakterizita per terorismaj agoj de la palestinanoj kontraŭ Israelo per sinmortigaj atakoj. La intifado estis unu el la plej gravaj aspektoj de la israel-palestina konflikto en la lastaj jardekoj.

Laŭ la komuna difino estis du intifadoj: la unua, kiu komenciĝis en 1987 kaj daŭris kelkajn jarojn; kaj la dua, kiu komenciĝis en la jaro 2000 ĝis 2006, kiu rezultis en la unuaflakna, sennegocia, retiriĝo de Israelo de la Gazaa Sektoro, kiu inkluzivis la detruo de la tieaj israelaj setlejoj, kaj de la fizika disapartigo inter la teritorioj de Israelo propra kaj Cisjordanio per la Cisjordania Murego.

La Unua, 1987-1991[redakti | redakti fonton]

La unua intifado komenciĝis spontanee en 1987, en la formo de manifestacioj kaj strataj bataloj por protesti kontraŭ la Israela milita okupado de Cisjordanio kaj la Gazaa Sektoro, kiu daŭras de 1967. Unuiĝintaj Nacioj efektive postulis, ke la Israelanoj forlasu tiujn teritoriojn, sed multaj Israelanoj respondas, ke Ĉisjordanio kaj Gaza estis konkerataj kiel defenda ago dum la sestaga milito, komencita de najbaraj arabaj ŝtatoj kun la celo detrui Israelon. Tamen la kondiĉoj por la araba loĝantaro en tiuj teritorioj, kiu nun nombras 3 milionojn, estas tre malfacilaj, kaj la Israelanoj konstruis multajn koloniojn en tiuj regionoj.

Dum la intifado, la Palestinanoj ofte uzis ŝtonojn kaj Molotov-koktelojn kiel armilojn, sed la Israela armeo estis multe pli bone trejnita kaj armita, kaj ĝi finfine subpremis la ribelon.

En 1991, la situacio trankviliĝis, kaj en 1993, kiam estis subskribita la Interkonsento de Oslo, oni povis rigardi la intifadon finita.

La Dua, 2000-2006[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2000 komenciĝis nova grand-skala ribelo, kelkajn horojn post la provoka vizito de la estro de la tiama Israela opociziestro Ariel Ŝaron al Haram Al Sharif, sankta loko por Islamanoj. Tamen, laŭ multaj komentistoj, la intifado, kiu estis konata kiel la Al-Aksa Intifado, ne estis spontanea, sed jam de longe planita de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

Dum la dua intifado, la perforto estis pli akra ol dum la unua, kaj ĝis nun jam mortis pli ol 1.000 Israelanoj kaj pli ol 3.000 Palestinanoj. Ekstremismaj Islamaj organizaĵoj kiel Hamas kaj la Islama Ĝihad organizis jam multajn terorismajn atencojn kontraŭ ordinaraj Israelanoj per sinmortigaj atakoj.

La nuna intifado en la regiono estas multe diskutata en la tuta mondo. Dum multaj homoj kredas, ke la palestina loĝantaro havas la rajton je sendependeco kaj jam estis multe provokita, aliaj respondas, ke la sendistinga uzo de perforto kontraŭ ordinaraj israelanoj estas nepravigebla, kaj memorigas ke Jaser Arafat rifuzis la interkonsenton proponitan de la Israela ĉef-ministro Ehud Barak en Camp David kelkajn monatojn antaŭ la intifado.

Alimaniere, la agado de la Israela armeo por subpremi la intifadon estas vaste kritikata pro la fakto, ke ĝi kreas multajn malfacilaĵojn por ordinaraj Palestinanoj kaj kaŭzis la morton de senkulpaj homoj. Tamen laŭ aliaj observantoj Israelo rajtas defendi sin mem kontraŭ terorismo, kaj la pli ekstremaj Palestinaj organizaĵoj ĉiuokaze ne haltigos sian terorisman kampanjon ĝis la kompleta forviŝo de Israelo.

Tranĉila Intifado[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro 2015, la daŭriga okazado de hazardaj perfortaj agoj inter palestinanoj kaj israelanoj.

Manifestacioj kun ĵetado de ŝtonoj kaj malgrandaj eksplodaĵoj, subpremo per larmiga gaso kaj kaŭĉukaj kugloj, murdoj aŭ provoj de murdo de israelanoj per pafiloj aŭ tranĉiloj, eksterjuĝa neŭtraligo de palestinaj agresantoj uzante mortigan forton, pafado kontraŭ manifestacianoj palestinaj kontraŭuloj de la kolonioj; aŭ la uzo de kamionoj aŭ aŭtoj por kontraŭveturi kaj murdi israelajn civitanojn, detruo de palestinaj domoj kaj hejmoj.