Ipomeo
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ipomoea batatas
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Konvolvulo Convolvulus L. 1753 | ||||||||||
Genro
| ||||||||||
Ipomoea | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Ipomeo[1] (Ipomoea) estas la botanika nomo de genro de plantoj el la familio konvolvulacoj (Convolvulaceae). Pro siaj okulfrapaj floroj kelkaj el la specioj de ipomeo estas uzataj kiel ĝardenplantoj. La florado povas esti tre abunda, precipe kiam la grundo estas sufiĉe sterkita per malnova bovinsterko kaj enhavas iom da kalko. Multaj specioj estas varm-amaj, kaj bezonas, en malvarma klimato, forcejon por bone floradi.
Havante 300 ĝis 500 speciojn, Ipomoea estas la plej granda genro en la familio. La plejmulto de la specioj havas florojn kiuj malfermiĝas nur dum unu tago.
Specioj[redakti | redakti fonton]
Kelkaj specioj de la genro Ipomoea estas:
- Ipomoea alba
- Ipomoea arborescens
- Ipomoea aquatica, vidu la supran foton
- Ipomoea batatas batato, vidu la supran foton
- Ipomoea cairica
- Ipomoea hederacea
- Ipomoea imperati
- Ipomoea indica
- Ipomoea leptophylla
- Ipomoea lobata
- Ipomoea pes-caprae
- Ipomoea quamoclit
- Ipomoea tricolor