Irén Bódis
Irén Bódis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1929 en Bácsalmás |
Morto | 26-an de septembro 2015 (86-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irén Bódis [bOdiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bódis Irén estis hungara aktoro, eterna membro de Nacia Teatro (Pécs).
Irén Bódis[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1929 en Bácsalmás, ŝi mortis la 26-an de septembro 2015 en Pécs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Irén Bódis akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1953. Ŝia ĉefinstruisto estis Endre Gellért. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro de Pécs, kie ŝi restis ĝis la emeritiĝo en 1985. Tamen en tiu longa periodo ŝi ofte ricevis filmajn rolojn. Pli malofte ŝi ludis en alia malgranda teatro en Pécs. Ŝi ricevis premiojn inter 1985-2007.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Makbeto - sorĉistino
- Endre Fejes: Rozsdatemető - Pék Mária (ina ĉefrolo)
- Sofoklo: Antigona - servistino
- Ede Szigligeti: Fenn az ernyő, nincsen kas - Etelka
- Ferenc Molnár: Üvegcipő - patrino de Adél
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Morzsa Mari (mallonga filmo, 1952)
- Krebsz, az isten (1969) - Baloghné
- Tűzoltó utca 25. (1973) - Rózsika
- Valahol Magyarországon (1987)
- Ni neniam mortos! (1993)
- Bolondok éneke 2003
- Az ajtó (2012)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- [1]
- [2] Arkivigite je 2021-07-14 per la retarkivo Wayback Machine