Irancy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Irancy
Irancy2.jpg

Regno Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Yonne
Arondismento Auxerre
Kantono Vincelles

Koordinatoj 47° 42′ 51″ N, 3° 39′ 56″ O47.7141666666673.6655555555556Koordinatoj: 47° 42′ 51″ N, 3° 39′ 56″ O
Plej alta punkto  
- alteco 298 m
Plej malalta punkto  
- malalteco 105 m

Areo 11,98 km² (1 198 ha)

Loĝantaro 290 [+] (2013)
Denseco 24,21 loĝ./km²

Ĉefulo Stéphan Podor
(2014-2020)

Horzono UTC+01:00 [+]
Poŝtkodo 89290
Kodo 89202

Irancy (Francio)
DEC
ButtonRed.svg
Situo de Irancy en Francio

Irancy (Yonne)
DEC
ButtonRed.svg
Situo de Irancy enkadre de Yonne
Commons-logo.svgVikimedia Komunuejo:  Irancy [+]
v  d  r
Information icon.svg

Irancy estas franca komunumo, situanta en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limoj de la komunumo

Irancy etendiĝas sur 11,98 kvadrataj kilometroj kaj havis 290 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2013, tiel ke la loka loĝdenso estas po 24,21 homoj laŭ kvadrata kilometro[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Irancy

Pro la « y » - finaĵo supozeble la loko estis jam loĝata de gallo-romianoj. Romianoj verŝajne jam aprezis la montetojn por tie kulturi viton. Laŭ lokaj onidiroj pro sangaj tumultoj dum la Masakro de Sankta Bartolomeo, sango estus fluinta en la deklivaj stratetoj, kio klarigus la malbonaŭguran nomon de iuj vojoj, notinde la « strato de la mortintoj » en la okcidenta fino de la vilaĝo. Hugenotoj venĝocele estus nokte atakintaj la vilaĝon, mortigis multajn loĝantojn kaj prirabis la vilaĝon. Senvivajn korpojn ili estus ĵetintaj en putojn laŭ tiu « strato de la mortintoj ».

Ĥolera pandemio[redakti | redakti fonton]

En 1832 ĥolera pandemio trafas la vilaĝon. Dum en ordinara jaro estis averaĝe 30 forpasoj, en 1832 97 homoj mortis, el kiuj 64 inter la 4a kaj 29a de majo. Mortis homoj el ĉiuj aĝoj de 6 monatoj ĝis 92 jaroj. En iuj familioj pluraj homoj mortis ĉu ambaŭ geedzoj, ĉu unu el la gepatroj kaj unu el la gefiloj. [2].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
aprilo 2014 Stéphan Podor


marto 2001 2014 Gérard Briolland


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[3])
1921 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2013
1 190 400 383 387 370 340 332 216 307 290
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.


Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo konstruita dum pluraj epokoj romana, renesanca, klasika, plurfoje difektita kaj riparita; nuntempe riparata. Ĝia akustiko estas rimarkinda, precipe por kmaermuziko.

Famuloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

251 hektaroj de la komunumo estas klasifikitaj kiel limigita komunuma vinproduktejo « Vignoble d'Irancy » (vitejo de Irancy) de 6-a de novembro 1998. La vinoj PalottesMazelot el Irancy estas tre aprezataj. Temas pri bone longe konservebla vino: la produkto de la plej favoraj jaroj povas konserviĝi 10 jarojn. La precipa vitospecio estas Pinot noir sed ankaŭ la vito el Irancy estas la sola en kiu oni uzas la antikvan vitospecion Cezaro[4][5].

Ĉerizkutivado ankaŭ longatempe okupis grandan parton el la kultiveblaj terenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nombroj de la INSEE france
  2. Archives départementales de l'Yonne: Registre 5 Mi 466/ 5 pp 206 à 218
  3. Irancy sur la retejo de INSEE
  4. fr:Romain (cépage)
  5. Jacky Rigaux, « Perle rouge des vins de l'Yonne », Bourgogne magazine,  47,‎

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]