René Lagrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
René LAGRANGE

René LAGRANGE (Irancy, Yonne, 20-a de januaro 1891 - Montfermeil, Seine-Saint-Denis, 16-a de aŭgusto 1946) estis franca laboristo (tajloro), sindikatisto, historiisto de la socia movado kaj patro de la elstara esperantisto Georges Lagrange.

René Lagrange estis memedukito, kiu precipe interesiĝis pri la historio de la socia movado. Aktiva en la socialista partio (SFIO) li rapide elreviĝis de la rusa revolucio kaj simpatiis al anarkiismaj medioj. Danke al sindikataj kamaradoj li foje povis trovi iom da laboro kiel tipografo, sed neniam longe. Li estis tre klera laboristo, kiu ege studis la historion tiagrade, ke li prelegadis pri tiu temo en la laborborso kadre de klerigaj kursaroj aranĝitaj de la sindikato cele plialtigi la kulturnivelon de la laboristaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

René Lagrange naskiĝis en vinprodukta regiono Yonne kaj pro malbonaj ekonomiaj kondiĉoj en sia vilaĝo aliris Parizon kiel junulo. Tie li ekmetilernis pan- kaj kuk-faradon. Dum sia metilernado li falis en kellukon kaj de tiam havis kriplan kruron, kiu malhelpis lin dum lia tuta vivo. Li sentis sin malbela ne aminda viro kaj restis longe fraŭlo.

Dum la unua mondmilito li estis mobilizita kaj kudradis militistajn vestojn, ĉar tiu laboro estis farebla malgraŭ lia kripleco. René renkontis Madeleine Ducharne, kun kiu li edziĝis kiam ili estis preskaŭ kvardek-jaraj. Ili renkontiĝis dum sindikata mitingo, kie ili ĉiuj siaflanke reprezentis sian metion. Ili geedziĝis, ĉar Madeleine volis fondi familion. La paro ŝajnis neniam bone funkcii.

Ilia sola filo Georges Lagrange do kreskis inter kverelemaj gepatroj, kiuj vivadis en malfacilaj ekonomikaj kondiĉoj. René plej ofte estis senlabora. Dum la dua mondmilito, li ektrovis klientojn, kiuj petis lin ripari siajn kostumojn. Je la fino de la milito, li ekesperis prosperon danke al kreskanta klientaro, sed tiam lia malsana kruro infektiĝis kaj li mortis pro gangreno.