Iridiono (dramo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iridiono
Origine Irydion
Iridiono
Eldono el 1913
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Zygmunt Krasiński
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1836
Loko Parizo
Ĝenro dramo
vdr

Iridiono (pole Irydion) – romantika dramo de Zygmunt Krasiński, verkita en 1835 en Vieno kaj eldonita anonime en la unuaj tagoj de aprilo 1836 en Parizo. Apud Ne-dia komedio ĝi estas la plej grava dramo de Krasiński, kiun oni enkalkulas en la plej interesajn atingaĵojn de la pola dramo-skolo, egale al tragedioj de Słowacki kaj Dziady de Adam Mickiewicz.

La ideo pri la dramo naskiĝis en inter 1832 kaj 1833 dum la restado de la aŭtoro en Sankt-Peterburgo, kaj revenadis kun varia intenseco ĝis la mezo de 1835. La kreado-procezo de Iridiono estis preskaŭ paralela al la verkado de Ne-dia komedio finita en 1833.

Skizo de la intrigo[redakti | redakti fonton]

La dramo okazas ĉirkaŭ la jaro 222 dum la regado de Heliogabal. La baza motivo de la dramo estas la ribelo de Iridiono, la filo de Amfiloĥ – klara aludo al la tragedio de la Novembra ribelo – kio estas kontraŭdiro inter la justa celo renversi despotismon kaj la nenobla motivo de liaj agoj (venĝo) kaj la rimedoj (trompo, senkompateco) kondukantaj al ĉi tiu celo. La tragikeco de la heroo rezultiĝas el decidado pri tro fruaj agoj por gravaj ideoj, kaj ankaŭ el la efiko de la detrua antikva fato.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fragmento de Iridiono, Kvara parto – lasta sceno, estis tradukita en Esperanton de Lidja Zamenhof kaj publikigita en Pola Esperantisto en 1928[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]