Kobayashi Issa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Issa)
Kobayashi Issa
Persona informo
小林一茶
Naskiĝo 15-an de junio 1763 (1763-06-15)
en Kashiwabara
Morto 5-an de januaro 1828 (1828-01-05) (64-jaraĝa)
en Kashiwabara
Tombo Myōsen-ji vd
Religio Vera Skolo de la Pura Lando vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo poeto • pentristo • verkisto vd
Verkado
Verkoj The Spring of My Life ❦
La Taglibro de la Lastaj Tagoj de Patro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KOBAYASHI Issa, (japana小林一茶) verdire Kobajaŝi Nobujuki (15-a de junio 17635-a de januaro 1828). En tiu japana nomo, la familinomo estas Kobayashi. Li estis japana hajkisto dum la Edo-epoko (1600 ĝis 1868). Issa devenis el la provinco Ŝinano kaj transloĝigis 1777 Tokion (tiutempe Edo). Pri la unuaj dek jaroj en Edo estas konata malmulte. Ek de 1887 frekventis la hajkolernejon de Katsuŝika. 1791 li agis mallongtempe kiel hajko-instruisto kaj li transvagis ĉisekve kiel poeto kaj ekleziulo la kamparon.

Lia ĉefverka hajbuno (kombinaĵo de prozo hun hajkoj) Ora ga haru (1820, Mia printempo) priskribas la okazintaĵojn el la jaro 1819, interalie la morton de lia filino kaj lia edzino. La verkoj de Issa, kies virtuozeco estas superita nur de Yosa Buson kaj Matsuo Bashō, estas karakterizata de liaj sentoplenaj kaj elegiaj naturaj priskriboj, kaj lia inklino eĉ al tiel malgrandaj kreitaĵoj kiel helikoj aŭ protozooj. Dum liaj lastaj jaroj li travivis malsanecon kaj literaturan gloron.

Hajko de Issa el Mia printempo tekstas jene:

  • L’aflikta mondo:
  • Kvankam la ĉerizujoj floras –
  • Se jam komencite.