István Arató
István Arató | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stephan Meitner |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de februaro 2010 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Arató [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arató István estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Stephan Meitner ĝis 1945.
Stephan Meitner [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de februaro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Arató frekventis desegnan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste privatan liberan pentrolernejon, kie li lernis ĉefe de Aurél Bernáth. Li lernis ankaŭ en Belarta Altlernejo, sed li interrompis la lernadon kaj li estis simpla fabrika laboristo. En 1944 li estis deportita al la nazia Germanio. Hejmenveninta en la sekva jaro li estis sindikata administranto. Ekde 1947 li lernis pentradon en fabrika libera lernejo. Li faris studvojaĝojn al Sovetunio (1956), Parizo (1961), Italio (1962), Nederlando (1974, 1978), Orienta Germanio (1976, 1977), Okcidenta Germanio (1982).
Grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- ekde 1954
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1964 • Szeged
- 1965, 1985, 1987, 1998, 2007 • Budapest
- 1966 • Békéscsaba
- 1973 • Szekszárd
- 1982 • Stuttgart
- 1983 • Gyöngyös
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Komló, 1957
- Téli este
- Balatoni szŐlődombok
- Enteriőr
- Gödi Dunapart
- Tél
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Fogadj be, régi környék! (1984)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Angyalföld
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-02 per la retarkivo Wayback Machine