István Bozóky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bozóky
István Bozóky en 1963
István Bozóky en 1963
Persona informo
Naskonomo Bozóky István
Naskiĝo la  30-an de januaro 1921(nun 1921-01-30)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de majo 2001
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Barbara HegyiMária Barta
Amkunulo Gyöngyvér Demjén
Okupo
Okupo aktoro • dramaturgo • reĝisoro • teatrestro
vdr

István Bozóky [iŝtvAn bozOki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozóky István estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Bozóki, lia edzino estis Mária Barta.

István Bozóky

István Bozóky [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de majo 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bozóky akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1941, poste li aliĝis al trupoj de Teatro Madách (1941–1944), Gaja Teatro (1945), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1946–1949), Teatro Thália (Budapeŝto) (1949–1950). Inter 1950 kaj 1954 li estis teatrestro de Teatro Déryné, inter 1954-1956 li estis ĉefreĝisoro de Teatro Madách. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis. Li vivis laŭvice en Baden (Malsupra Aŭstrio), Parizo, Bruselo. Hejmenveninta en 1963 li havis viveblecon nur en provinco: Teatro Kisfaludy kaj Teatro Petőfi (Veszprém). En 1964 li estis nomumita arta gvidanto de Nacia Teatro (Szeged). Inter 1969-1975 li apartenis al malgranda teatro en sia naskiĝurbo, poste li estis liberprofesia aktoro. En 1980 li estis fondinto de Teatro de Nyíregyháza, kiun li gvidis 4 jarojn.

Li ricevis premiojn en 1984 kaj 1990. Li edziĝis en 1945, filino naskiĝis en 1951.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Késő (1943)
  • Ludas Matyi (1949)
  • Az eltüsszentett birodalom (1956)
  • Pacsirta (1965)
  • A ménesgazda (1978)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A fekete város (1971)
  • IV. Henrik király (1981)
  • A templomos lovagok kincse (1993)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Charles Dechamps, Jean Le Poulain kaj aliaj [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]