Saltu al enhavo

István Egyed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Egyed
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1886 (1886-07-11)
en Budapeŝto
Morto 14-an de julio 1966 (1966-07-14) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Egyed [iŝtvAn edjed], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Egyed István estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto.

István Egyed[1] naskiĝis la  11-an de julio 1886(nun 1886-07-11) en Budapeŝto, li mortis la 14-an de julio 1966 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Egyed akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1908, post jaro li doktoriĝis, li akiris juĝistan licencon en 1913. Li estis jura praktikanto inter 1908–1911, poste laŭ la kutimoj li longe studvojaĝis, hejmenveninta li eklaboris en la ĉefurba juĝejo. En 1914 li atingis la rangon subjuĝisto, post jaro juĝisto. Inter 1919–1927 li havis posteneton ankaŭ en la ministerio. Li ankaŭ instruis en la universitato inter 1922-1935, ankaŭ en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József (1935–1948). Dum la socialismo li ne ricevis taskojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A delegáció pénzügyi hatásköre. (1907)
  • Államfelügyelet az önkormányzat felett. (1913)
  • A béke közigazgatása. (1919)
  • Iparjog. (monografio, 1925, 2-a tralaborita eldono: 1948)
  • Közjogi alapismeretek. (monografio, 1927, 2-a eldono: 1937)
  • Szent István államalkotása. (1938)
  • A mi alkotmányunk. (monografio, 1943)
  • A magyar közigazgatási jog alaptanai. (monografio, 1947)
  • A parlamentarizmus sorsa. (1994)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.