István Gáthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

István GÁTHY [iŝtvAn gAti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gáthy István (malofte Gáti István, Gáty István estis hungara inĝeniero, geodeto, ekonomikisto, membro korespondanta de Hungara Sciencula Societo kio estis komenca nomo de Hungara Scienca Akademio.

István Gáthy [1] naskiĝis la 10-an de junio 1780 en Hungara reĝlando, en Huszt (nuntempa Ĥust en Ukrainio). Li mortis la 24-an de septembro 1859 en Tata (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gáthy frekventis pli altan lernejon en Debrecen inter 1794-1800. Li ekinstruis en Ószőny, sed inter 1803-1808 li plulernis en universitato de Pest (urbo). Poste li havis postenon ĉe familio Esterházy, kie li okupiĝis pri arbaroj kaj kanaligoj. En 1802 li verkis la unuan hungarlingvan lernolibron por pianistoj. En 1835 li inventis geodetan ilon, kiun li nomis angulo-spegulo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kótából való klavirozás mestersége…, (1802)
  • Földmérési legujabb rend- s műszerfölfedezés és ajánlkozás tökéletes mérés és örökös térképek iránt (1835)
  • Gyakorlati földmérés tükrökkel: Becsleges földosztály és a távmércső (1845)
  • Budapestnek árvíz ellen megóvásáról (Pri protektado de Buda-Pest kontraŭ inundo) (1845)

Fontoj[redakti | redakti fonton]