István Gergely (arkitekto pri internaj spacoj)
Aspekto
István Gergely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1930 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de januaro 2021 (90-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Szilvitzky |
Infanoj | Nora Gergely (en) , Mariann Gergely (en) |
Okupo | |
Okupo | internodekoraciisto |
István Gergely [iŝtvAn gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely István estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Margit Szilvitzky.
István Gergely [1] naskiĝis la 21-an de majo 1930 en Budapeŝto. li mortis la 28-an de januaro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Gergely studis en Industriarta Altlernejo en sia naskiĝurbo (1949 – 1953). Lia ĉefinstruisto estis Gyula Kaesz. Post la diplomo li fasonadis en ŝtata firmao internajn spacojn de komercaj konstruaĵoj. En 1962 li estis nomumita ĉefarkitekto pri la hungaraj foiroj. Inter 1982 kaj 1991 li estis rektoro de la menciita altlernejo (intertempe jam universitato). Li ricevis premiojn inter 1964-2007. Lia edzino naskis du filinojn.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Mai lakás, mai ízlés – (1961)
- A kiállítás művészete – (1979)
- A helyek világa – a világ helyei (1983)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine