István Kiss (bibliotekisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kiss (bibliotekisto)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1922 (1922-10-12)
en Mezőörs
Morto 17-an de oktobro 1978 (1978-10-17) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo bibliotekisto • universitata instruisto • laboristo
vdr

István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara laboristo, bibliotekisto, altlerneja instruisto.

István Kiss (bibliotekisto)[1] naskiĝis la  12-an de oktobro 1922(nun 1922-10-12) en Mezőörs, li mortis la 17-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kiss (bibliotekisto) inter 1937-1949 estis simpla laboristo en pluraj lokoj, sed dum la frua socialismo li ankaŭ lernis, eĉ li maturiĝis en Sopron en 1950, poste li akiris bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post la diplomo li okupiĝis pri evoluo de sindikataj bibliotekoj. En 1959 li ricevis postenon en administracio de la unusola partio. Ekde 1960 li instruis en la universitato kiel lektoro ĝis 1970, poste docento ĝis sia morto, sed 1972 li estis ankaŭ katedrestro. Li kandidatiĝis (CSc) same en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1954, filo naskiĝis post 4 jaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A könyvtári állomány gyarapításáról. – Az üzemi könyvtárosok egyesüléséről. (1957)
  • Népkönyvtárak a két világháború között. (1961)
  • Emich Gusztáv és az Athenaeum. – Az Athenaeum ismeretterjesztő kiadványai. – Az Athenaeum a két világháború között. (1967)
  • Az Athenaeum Irodalmi és Nyomdai Részvénytársulat története és szerepe a magyar művelődésben. (disertaĵo, 1972)
  • Az Athenaeum Könyvkiadó története és szerepe a magyar irodalomban. (monografio kaj disertaĵo, 1980).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.