István Kovács (luktisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kovács (luktisto)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1950 (1950-06-27) (73-jaraĝa)
en Nádudvar
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

István Kovács [iŝtvAn kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács István estas hungara luktisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono, arbitraciisto, entreprenisto.

István Kovács[1] naskiĝis la 27-an de junio 1950 en Nádudvar.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kovács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo kaj akiris diplomon en 1983. Li edziĝis en 1974. Lia firmao produktis matojn por luktado[2].

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Kovács ekde sia aĝo 15 estis luktisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun bronza medalo (1980), krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1979. Lia plej konata trejnisto estis Géza Hoffmann. Li finis sian aktivan sportan karieron ĉirkaŭ 1984, poste li estis internacia arbitraciisto kaj havis postenon en la luktosporta vivo. Liaj signifaj rezultoj ligiĝis al la liberstila luktado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]