István Pálinkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Pálinkó

István Pálinkó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1959 (1959-02-08)
en Kiskőrös
Morto 26-an de marto 2021 (2021-03-26) (62-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.staff.u-szeged.hu/~palinko
vdr

István Pálinkó [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pálinkó István estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Li specialiĝis pri katalizo de la organika kemio.

István Pálinkó[1] naskiĝis la 8-an de februaro 1959 en Kiskőrös, li mortis la 26-an de marto 2021 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Pálinkó maturiĝis en gimnazio en Kecskemét, li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1983. Post la diplomo li ekinstruis samloke, respektive en ties instituto kaj li ankaŭ esploris. Li kandidatiĝis en 1990, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2007. Li habilitiĝis en 2013, post 2 jaroj li atingis la instruan rangon universitata instruisto. En 2019 li iĝis institutestro. Li mortis pro kronvirusa epidemio. Li ricevis ŝtatan premion en 3004, universitatan en 2020.

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Calculation of electrostatic potential maps and atomic charges for large molecules (kunaŭtoro, 1993)
  • Intercalating amino acid guests into montmorillonite host (kunaŭtoro, 2003)
  • As-prepared and intercalated layered double hydroxides of the hydrocalumite type as efficient catalysts in various reactions (kunaŭtoro, 2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]