Saltu al enhavo

István Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Ries
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1885 (1885-11-14)
en Küngös
Morto 15-an de septembro 1950 (1950-09-15) (64-jaraĝa)
en Vác
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 20-sziget (mártírparcella) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
advokato
futbal-arbitraciisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István RIES [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ries István estis hungara politikisto, ministro, advokato.

István Ries [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1885 en Küngös. Li mortis la 15-an de septembro 1950 en Vác.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Ries devenis el juda familio, sed li june katolikiĝis. Li frekventis gimnazion en Székesfehérvár, universitaton en Budapeŝto. En 1912 li estis memstara advokato. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste por la Hungara Sovetrespubliko. Post falo de la respubliko li rifuĝis al Vieno, sed li revenis jam en 1921 kaj li denove estis advokato. Post jaroj li aliĝis al la socialdemokratoj kaj ofte kontribuis en Népszava. Post la 2-a mondmilito li estis parlamentano kaj ministro pri justico. En 1950 li false estis akuzita kaj arestita, li mortis verŝajne pro torturado. En 1956 la akuzo estis oficiale nuligita. Li ricevis premion Kossuth en 1948.