Saltu al enhavo

István Sándor (monaĥo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Sándor (monaĥo)
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1914 (1914-10-26)
en Szolnok
Morto 8-an de junio 1953 (1953-06-08) (38-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo monaĥo
presisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Sándor [iŝtvAn ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sándor István, estis hungara civila monaĥo sen esti pastro, presisto, beatulo.

István Sándor[1] naskiĝis la  26-an de oktobro 1914(nun 1914-10-26) en Szolnok, li mortis la 8-an de junio 1953 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Sándor akiris ferlaboristan licencon en 1935 en sia naskiĝurbo, poste li laboris. En la sekva jaro li translokiĝis al Újpest, kie li laboris en presejo de Salesanoj de Don Bosco. Li akiris ankaŭ presistan licencon kaj li aliĝis al la Salesanoj. Li estis kandidato en Rákospalota (iama urbo), poste en Mezőnyárád. Li estis soldato dum la 2-a mondmilito, fine li monaĥiĝis en 1946. Li laboris plu en Újpest, kie lia monaĥa tasko estis helpi al orfoj. En 1950 la monaĥaj ordenoj estis malpermesitaj, li laboris plu simple en fabriko, sed kaŝe li edukis junulojn. En 1952 li estis arestita kaj ekzekutita en la sekva jaro. Lia rehabilitiĝo okazis en 1994. La papo beatigis lin en 2008.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]