István Szabó (skulptisto)
Aspekto
István Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1903 en Cered |
Morto | 5-an de julio 1992 (88-jaraĝa) en Benczúrfalva |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | István Szabó ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
István SZABÓ [iŝtvAn sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga vorteto (pli aĝa) Id. Szabó István estis hungara skulptisto. Lia filo estis István Szabó (skulptisto, 1927).

István Szabó naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1903 en Cered, li mortis la 5-an de julio 1992 en Benczúrfalva (nun apartenaĵo de Szécsény).
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Szabó lernis skulptadon de Károly Bóna Kovács en la 1930-aj jaroj. Liaj skulptaĵoj faritaj el ŝtonoj aŭ bronzoj similas al popolaj skulptaĵoj el lignoj. Li longe laboris en Benczúrfalva-Szécsény en iama ateliero de Gyula Benczúr. Li ricevis premion Kossuth en 1959, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- monumentoj, ekzemple Hősök emlékműve (Monumento de herooj) 1937 en Bátonyterenye; I. világháborús emlékmű (Monumento pri la 1-a mondmilito) 1940 en Mátranovák, poste kopiita en 1948 en Cered); Bányász emlékmű (Monumento pri ministo) 1955 en Salgótarján; Kálmán Mikszáth 1960 en Salgótarján; Olvasó bányász (Leganta ministo) 1962 en Bátonyterenye; Anya gyermekkel (Patrino kun infano) 1964 en Nógrádgárdony (nuntempa Csitár)
- memortabulo en Bátonyterenye 1948