István Szelmár
| István Szelmár | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Szlámár István |
| Naskiĝo | la 23-an de oktobro 1820 en |
| Morto | la 15-an de februaro 1877 en |
| Lingvoj | slovena |
| Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto tradukisto katolika sacerdoto |
István Szelmár [iŝtvAn selnAr], laŭ slovena dialekto Števan Selmar, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelmár István estis hungara-slovena katolika pastro. Lia origina familia nomo estis Szlámár aŭ Slamar [slAmAr].
István Szelmár[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1820 en Felsőlendva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Grad en Slovenio), li mortis la 15-an de februaro 1877 en Ivanóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ivanovci en Slovenio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Szelmár frekventis seminarion en Szombathely, kie li pastriĝis en 1845. Li estis pastro en Cserensóc (1845-1856), Turnisa (1856-1860), Kancsóc (1860-1876), fine en Ivanóc, kie post jaro rezignis pri la servado. Li tradukis libron de Alajos Roder al la slovena dialekto (Zgodbe Sztárogá i Nóvoga Zákona), por la infanoj pli bone komprenu la Biblion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Zgodbe Sztaroga i Nóvoga Zákona, za s'olszko detczo poleg knige Roder Alajosa na sztari szlovenszki jezik prenesene (1873)

